La Tuta Mongolio

Internacia morin-ĥur festo okazos en Ulaanbaatar
Internacia morin-ĥur festo okazos en Ulaanbaatar en sekvonta majo. La festo estas organizata de la Monda Morin-ĤurUnio , en kiu estas Mongolio, Ĉinio, Rusio, Usono, Germanio, Japanio, Francio kaj Suda Koreio. En Morin-ĥur konkurso ankaŭ partoprenos 14 mongolaj, 10 ĉinaj kaj unu japana muzikistoj. La plej bona morin-ĥur fabrikisto estos elektita fare de internaciaj juĝistoj kaj profesiaj morin-ĥur muzikistoj. Gajninto de la konkurso  estos gratifikita per la granda premio de  la festo .

Morin-ĥur estas muzika korda instrumento, kiun, laŭ tradicio, povas ludi nur viro. La korpo morin-ĥura estas produktata el pino kaj cedro. Kordoj kaj arĉo estas produktataj el  ĉevala haro, prilaborita kun specialaj substancoj kaj maturigita en ombro kun ĝusta temperaturo. Formo ĝia iom rememorigas domron, sed ĝi posedas nur du kordoj, kaj la ligna konstruaĵo de ĝi  povus jam esti artaĵo.

Morin-ĥur dum sep jarcentoj posedas grandegan rolon en la vivo de mongoloj. Ili diras: kie sonoras morin-ĥur, ĉio malbona malaperas, kaj restas nur bono. Ĉar sono de morin-ĥur povas forpeli demonojn, tiel oni konsideras ke ĝi devus esti en ĉiu mongola familio.

Estas legendo, ligita kun la instrumento. Morin-ĥur aperis tiel: unu knabo-orfo posedis ĉevalidon, kiu pasigis sian junaĝon kaj komencis gajni ĉe ĉevalkonkursoj. Riĉulo decidis aĉeti la ĉevalon, sed la knabo rifuzis. Tiam la riĉa viro mortigis la ĉevalon por venĝo. La knabo pormemore de lia ĉevaloprenis lian voston, tranĉis lignan ĉevalan kapon, tiris anstataŭ kordo ĉevalan haron, fleksis sagon – tiel aperis arĉo, kaj naskiĝis muzikilo, en kiu la knabo revenigis lian amikon.

Suutej caj
Ĉi tio estas tradicia mongola trinkaĵo, kun unika gusto. Estas multe da variantoj kuiri ĝin.

Por prepari suutej caj, al verda teo mongoloj adonas lakton, salon, frititan farunon, grason, kaj foje eĉ raviolojn, medolon de ŝafo, ete tranĉitan sekigitan viandon.

Plej ofte oni prenas  nogoon caj – verdan brikitan teon (50 gramoj), pulvorigas ĝin, alverŝas malvarman akvon (1 litron) kaj boligas. Poste aldonas lakton (0.5 litron), degelitan buteron pilkon – ŝar tos (50 gramoj), frititan farunon (2 grandaj kuleroj), salon, kaj refoje boligas. Oni povas trinki ĝin kiel kuracaĵo de kapdoloroj, por palgrandigi hipertension, plibonigi metabolon kaj forigi de toksinoj el organismo.

Lakto povas esti bovina, kapra, ŝafa, ĉevalina, kamela. Faruno – tritika, hordea aŭ sekala. Butero povas manki, anstataŭiĝi aŭ aldoni kun bova aŭ ŝafa sebo. En mongola teo oni aldonas rizon aŭ milion, salas ĝin. Foje aldonas nigran pipron (1 arompizon por glaso), aŭ eĉ laŭrofolion kaj muskaton. Se oni ne aldonas  grion, do salas teon tre malmulte, kaj modernaj urbanoj en  Mongolio foje ne almetas salon tute iel ajn. Teon sen lakto mongoloj taksas  malpuran manĝaĵon, kaj proponi gaxin al gasto estas obscene.

Cujvan
Cujvan estas manĝo el hejme faritaj nudeloj kun viando kaj legomoj.

Ĝi estas preparata tiel: unue, vi devas prepari paston el tritika faruno (0.5 kg de faruno por 5-6 porcioj), knedi la la paston aldoninte farunon suben, tranĉi ĝin je 4-6 partoj. Ĉiun partojn lamenigi maldike, poste ŝmiri surfacon per oleo aŭ butero.

La ŝmiritan pastan flanon necesas volvi tubmaniere kaj kuiri en vaporo. Aparte estas preparata viando, bovaĵo aŭ ŝafaĵo: 0,5-0,8 kg da viando tranĉi je malgrandaj pecetoj, poste friti en pato kun butero aŭ margareno, aldoni tranĉitan ete cepon, karoton, laŭrofolion, spicojn. Ekzistas speciala miksaĵo de spicoj kaj sekaj legomoj por kuiri cujvan nomata «Cujvan amtlagĉ».

Pretan, kuiritan paston distranĉi je pecetoj ĉirkaŭ 0.5 cm, miksi ĝin kaj aldon al la preta viando kun legomoj, bone miksi ĉion kune.  La manĝaĵo estas preta.

Preparado de cujvan ( en mongola lingvo)

<object type="application/x-shockwave-flash" width="425" height="355" data="http://www.youtube.com/v/lpdT3U7oNlc&rel=1"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/lpdT3U7oNlc&rel=1" /><param name="wmode" value="transparent" /><param name="quality" value="high" /></object>

<object type="application/x-shockwave-flash" width="425" height="355" data="http://www.youtube.com/v/vxrfdZlc6YU&rel=1"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/vxrfdZlc6YU&rel=1" /><param name="wmode" value="transparent" /><param name="quality" value="high" /></object>

<object type="application/x-shockwave-flash" width="425" height="355" data="http://www.youtube.com/v/zNwjyHzMJyw&rel=1"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/zNwjyHzMJyw&rel=1" /><param name="wmode" value="transparent" /><param name="quality" value="high" /></object>

Koreo intencas kunlabori kun Mongolio en la fervoja industrio
Ĉefministro de Mongolio Batbold dum vizito en Koreo interkonsentis pri komuna laboro kun korea registaro.

Ĝis nun proiblemo pri konekto de minkampo Tavan Tolgoi kun trassiberia fervojo tra urboj Sainŝand, Ĉojbalsan ankoraŭ ne estas solvita. Sed la flankoj de diskutado interesiĝas pri kooperado kun partopreno de Mongolio, Rusio kaj Koreo por kunlabori en konstruo de fervojoj celantaj al strategiaj minkampoj. La sekvontan kunsidon ili efektivigos en februaro, en Seulo. Ĝis tiam funkcios laborgrupoj por taksi la problemon.

Li Vjug Suk, estro de la Nacia Asembleo de Koreo kaj la Komitato de maraj aferoj: “Post la decido, ni esploros ĝin kaj sur bazo de esploro de investo de la Registaro ni diros ĝian respondon. Rilate al ni, ni havas la teknologion fervojan, sperto kaj rimedoj. Kaj mi volas emfazi denove, ke ĉar ni havas la deziron partopreni en agado la fervoja industrio en Mongolio.

Aperis poemaro de Sergej Jesenin en mongola lingvo
Estis eldonita en traduko en mongola lingvo kolekto de klasikaj poemoj de fama rusa poeto Sergej Jesenin.

Elektitajn verkojn tradukis laŭreato de la Unio de mongolaj verkistoj, fama poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto Ĵ Nerguj. La kolektlibro, redaktita de profesoro Bajasgalan, poeto C. Ĵambalgarav kaj konata mongolisto Jurij Kruĉkin, inkluzivas 100 versoj kaj 2 poemoj. Kiel skribis fama mongola tradukisto, spertulo de rusa lingvo C. Bajasgalan en la antaŭparolo de la libro, “tamen, antaŭ multaj tradukistoj faris partan tradukon de poemoj de Jesenin, sed neniu krom Ĵ.Nerguj ne aŭdacis traduki plenan libron.

Jurij Kruĉkin, rusa fama lingvisto, alte taksis tradukon de Ĵ.Nerguj kaj citis vortojn de Aleksander Puŝkin: “Tradukisto en la versoj ne estas sklavo, sed rivalo”. Mem tradukisro skribis en postparolo de la libro: “Por tradukj poemoj de Jesenin en mongola lingvo, mi suferis de pensojn pri tio dum preskaŭ 40 jaroj.”  Ĉi tiu kolekto, kiu konsistas el kvar partoj, estas eldonita de la Akademio de kulturo kaj poemoj de Mongolio. Ceremonio de prezentado de la libro okazis en centra ĉefurba librejo “Internom”.

La Korano en Ulan-Batoro
Kiu pli bone scias la Koranon? La unua konkurso estis organizita sub tia nomo en Ulan-Bator fare de Mongolia Islamana Centro.

La konkurso okazis en Ulan-Bator unufoje. Pri scio de la Korano konkursis 20 infanoj 16-20 jaraĝaj el aimakoj kaj urboj Bajin Ulgij, Ĥovd, Nalaiĥ, Ŝarin Gol, Darĥan, kiuj estas la loĝlokoj de kazaĥoj, islama popolo de Mongolio. Inter ili estis multaj knabinoj, kio donis al la konkurso siaspecon, rimarkis organizintoj. Ĥ. Batirbek, membro de la Religia Konsilio de Prezidanto de Mongolio, la Administra Direktoro de la Asocio de Islamanaj socioj en Mongolio: “La konkurso celis efektivigi scion de la tradicioj, kutimoj, kultivigi respekton al etiko de islama religio interne de juna generacio, precipe por infanoj kaj adoleskantoj.”

La konkurso okazis laŭ jenajn tipojn: deklamado de la Korano kaj deklamado zumanta de la sankta libro.

Venkis kaj gajnis la Unuan premion Nurbulat, studento de 3-a jaro de la Islamana instruista lernejo. Estonte li planas fariĝi eminentan islamanon. “Miaj kolegoj tre scias Koranon, ” li diris.

D. Nurbolat, alia gajninto de la konkurso: “Mi estas tre dankema al miaj instruistoj, kiu venis el Turkio, kaj malfermis ĉi-tie moskeon. Dankon ke ili instruis min pri Korano. ”

Islamana Centro de Mongolio esprimis dankecon al la Ambasadejo de Kazaĥstano, por ilia subteno de bonfaraj aktivaĵoj. Infanoj, gajnintaj la konkurso, partoprenos en internacia konkurso de la Korano en Pakistano, Rusio, kaj arabaj landoj. La konkurso en Ulan-bator fariĝos tradicia.

Filmofestivalo en Ulanbatoro
Fine de septembro en Ulanbataro malfermiĝos Nov-Jorka filmofestivalo de dokumentaj filmoj honore al Margaret Mid. Ĝi estas organizita fare de la instituto “Malfermita Socio” kune la Konsilio de la mastroj de Mongolio. Por konkurso de la 34-a filmofestivalo, okazonta la 23an-25an de  septembro estas proponataj ĉirkau 10 filmoj el Usono, Ĉinio, Britio, Kirgizio, Israelo, Palestino, Taĝikio kaj tri dokumentaj filmoj el Mongolio. Kandidataj filmoj de la filmofestivalo estos prezentitaj sur ekrano de “M-Klubo” kaj kinejo “Tengis” la 24an de  septembro.

Festivalo de dokumenta filmo honore al Margaret Mid – unu el la plej malnovaj usonaj filmofestivaloj, kiu estis fondita fare de Usona historia muzeo en 1977, honore al 75-jara datreveno de la fama antropotologo Margaret Mid. Ekde 1992 la festo akiris la formon de vaganta festivalo por disvastigo de  spektantaro kaj edukaj celoj. Ĉiujare elektitaj la plej bonaj filmoj de la festivalo estas montrataj en universitatoj, muzeoj, komunumaj centroj, bibliotekoj en Usono kaj aliaj landoj de la tuta mondo.

Budaisma infanĝardeno
La ĉefurba monaĥejo Gandantegĉinlng malfermis infanĝardenon, kie infanoj lernos la ĉefan religion de Mongolio kaj naciajn tradiciojn. Nova infanĝardeno “Asralt” estas establita dank’ al kunlaboro de centro de Budaismo en Mongolio, monaĥejo Gandantegĉinling kune kun la mongola-korea budhana societo “Nia planedo”. La nova antaŭlerneja infana edukejo pretas akcepti 80 infanojn.

Ĥ. Bjambaĵav, monaĥestro de Gandantegĉinling: “Multaj landoj de budha religio atentas la edukadon kaj fondigas infanĝardenojn, kie oni edukas infanojn ekde juna aĝo. Kaj ĝuste la sama principo estas en Gandantegĉinling monaĥejo, kiu fondis infanĝardenon por la juna generacio konu budaismon kaj nian kulturon“.

Ĵi Son Lam, administra direktoro de “Nia Planedo”: “La infanĝardeno estas fondita laŭ iniciato de budhanoj de Mongolio kaj Koreio – kaj ĉi tio kontribuos disvastigon de budhanoj, kiuj en estonto disvastigos la doktrinon kaj gvidos kredantojn“. Nova infanĝardeno ankoraŭ ne komencis laboron. Varbo de geinfanoj komenciĝos post riparo, en oktobro.

Mongolia Ulan-Bator Hotel Travel

Mongollingva leciono
Proksimiĝante al  la venonta kongreso ni intencas konatigi ĉiujn partoprenantojn laŭeble plej vaste kun mongola kulturo. Certe, unu el ĝiaj ĉefaj punktoj apartenas al mongola lingvo, esprimilo de popola animo kaj tradicioj. Do, ni komencas etajn skizojn de la mongola lingvo. Certe ni ne sekvos ĝuste  tradician praktikon de klarigo de la  gramatiko kaj, eble, eĉ ortografio, ja ĝuste legi ne ĉiam signifas ĝuste prononci fremdan lingvon. Ni akcentos prononcon. Nia celo estas modesta: por vi, karaj legantoj, se vi venos en Mongolion aŭ renkontos ie mongolojn,  vi povus iom paroli kun ili.

Ni invitas vin komenci konatiĝon kun la lingvo, parolata de mongoloj.

Do, unua leciono.  Sajn bajna uu, mongola lingvo!

Kiam amikoj renkontĝas, ilia konversacio komenciĝas per salutoj. «Сайн байна уу?» – «Sajn bajna uu?» – diros mongolo, kio signifas «Kiel vi fartas?». Ĉi vorto estas ekvivalento de «Saluton!», sed li diras ĝin kiel «sajn-bajnuu». La respondo supozata estas «Сайн, сайн байна уу!» – «Sajn, sajn bajna uu!». Mongola vorto «Сайн» – «Sajn» signifas – «bona, bone». Tial, kiam vi demandas «Ĉu vi fartas bone?» nepra respondo estas «Bone!» kaj poste, laŭvice, vi devas demandi la samon ĉe tiu homo, kiu salutas vin. Mongola ĝentileco devigas nepre respondi dum renkontiĝo, ke ĉio estas bone, kaj nur poste vi povas diri, eble, ke vi estas absolute laca kaj malsana, aŭ vi estas skoldita fare de estro.

Por enmemorigi, ripetos: «Sajn bajna uu?» – «Sajn, sajn bajna uu?». Vi ĵus intersalutis laŭ-monongole: «Ĉu vi fartas bone?» – «Bone, kaj ĉu vi fartas bone?». Kaj aldona malgranda detalo: en mongola lingvo la frazo estas prononcita kun aserta, ne demanda voĉtono.

En mongola lingvo estas sufiĉe granda nombro de tiuspecaj salutvortoj kaj bondeziroj, kiujn interŝanĝas homoj dum renkontiĝo. En rustikaj lokoj, laŭ la sezono, salutoj eblas sonori tiel: «Ĉu bone daŭras via vintrado?» aŭ «Ĉu sufiĉe viaj ŝafoj grasiĝas?». Renkontiĝo kun persono kiu paŝtas ŝafajn gregojn decas demandi lin: «Ĉu trankvilaj estas viaj ŝafoj en la paŝtejo?». Necesas rimarki, ke ĉi tiuj esprimoj en mongola lingvo sonoras tre nature kaj montras kunligon de mongoloj kaj medio. En urbo estas adoptita neŭtrala «Sajn bajna uu?», junularo preferas mallongan – «Sajnuu?» kaj mallonga respondo – «Sajn,sajnuu?». Sed la lasta varianto estas uzata nur inter bone konataj homoj.

Ofte junuloj, kiam ili renkontas aŭ parolas telefone anstataŭ “Saluton” diras “Ju bajna?“. Tio signifas “Kiaj novaĵoj?“, kaj responde oni diras “Jumguj ee, kio signifas “Mankas…“. Sagacaj homoj kontraŭas ĉi tion, ili kredas ke ĝi alvokas bankroton. Mongoloj devas havi ĉion helan, eĉ… blasfemoj. Parenteze, estas vortoj, parolitaj al malamikoj: “Plenumiĝu ke en via jurto brilos suno, kaj sur paŝtejoj kreskos floroj“. Se deĉifri ĝin, la frazo signifas, ke la jurto estas plentrua kaj en paŝtejoj mankas bruto por manĝi herbon…

Post salutoj oni ofte demandas «Sonin sajĥan ju bajna?», kio signifas «Num kiajn vi havas novaĵojn?». Respondante, vi povas tuj rekonto liston de bonaj novaĵoj, sed se iumdas aŭ mankas entute, pli bona respondo estas: «Sonin sajĥan jum uguj», aŭ en traduko – «Bonaj nobaĵoj mankas». Ofte vi povas aŭskulti ĉi tiun respondon – «Sonin sajĥan jum uguj ŝiv dee». Ĉi tiu estas iomete filozofia respondo: «Nu, kiajn mi povas havi bonaj novaĵojn?».

Nun ni klarigos ĉi tiuj frazoj laŭvorte. «Sonin» – signifas – «novaĵo», «sciigo», kaj ankaŭ dua signifo – «ĵurnalo». «Sajĥan» – «bone», «bona», «bela» ktp. «Ju» – estas tradukata kiel «kio», kaj «bajna» – kiel «estas». Aparte staras vorto «bajĥguj», «uguj» – ĝi estas tradukata kiel «ne». Sed respondi al demando – «Ĉu vi volas manĝi?» aŭ «Ĉu vi laciĝis?» – respondi «bajĥguj!» estus malĝuste. «Bajĥguj» – signifas «ne havi ion», kio indikas mankon de io, en la antaŭa kazo – manko de bonaj novaĵoj.  Mongoloj prononcas “bajĥguj” simile al “bjaĥguj“.

Dum konversacio vi povas multfoje diri la vorton «bajarlaa» aŭ «bajarlalaa», kiu signifas «dankon». Ĝi povas esti uzata en ĉiu situacio, do ĝi koncernas al tiuj malmultaj vortoj, kiu estas uzebla eĉ hazadre.

Kaj jen estas tempo adiaŭi. «Adiaŭ», «Ĝis la renkonto» en mongola lingvo sonoras kiel «Bajartaj». Estas facile rimarki, ke la «Bajarlalaa» kaj «Bayartay» posedas komunan radikon «Bajar» – «ferio», «feliĉo». Alivorte, parolante «Bajarlalaa» vi montras al via interparolanto ke li donis al vi plezuron, kaj kiam vi adiaŭas – «Bajartaj» – vi sugestas ke vi plezuriĝis trababili kun li.

Mongola fascineco
Iom da tempo antaŭe mi sukcesis viziti Mongolion. Pli ĝuste reveni en Mongolion: ja mi jam siatempe pasigis certan tempon en la lando. Ju pli daŭre mi estis ekstere, des pli mi revis iam reveni kaj denove vojaĝi ĉi-tie… Mi decidis viziti ne nur Mongolion, sed ankaŭ Ĉinion, sed vojo al ĉina ekzotikeco tamen komenciĝis surlime de Mongolio…

Trajno dum horoj veturas laŭborde de la lago Bajkal

Mia trajno venis al Ulan-Ude vespere, kaj ĝis mallumiĝo mi sukcesis nur telefoni kaj renkontiĝi kun Pavel, mia loka konatulo. Li helpis al mi anticipe aĉeti aŭtobusan bileton al Ulan-Bator (Ulanbatoro). La aŭtobuso startas ĉiutage je 7-a horo matene de rando de la placo je nomo de Sovetov, sed biletoj estas aĉeteblaj nur anticipe ĉe vojaĝagentejoj. La unua kaj ĉefa problemo en la urbo por mi estis telefoni: kutima «Beeline» tie ĉi ankoraŭ ne estis funkcianta, sed aliajn poŝtelefonajn SIM-kartojn, mi ne kunprenis. Apud stacidomo estis vendataj telefonkartoj, ne ordinaraj, sed “intellektaj”: uzante ĝin oni povus telefoni al aliaj urboj (se sukcesus trovi telefonilon, kiu akceptus la kartojn). Posedanto de la karto eĉ povus mendi tedeumon en apuda ge Gelugpa lamaisma preĝejo de Verĥnjaja Ivolga. Finfine mi sukcesis telefoni al Pavel, kaj li alportis bileton kaj iom ĉiĉeronis tra centra parto de la urbo, laŭ la urba piedira strato kaj ĉefa alloga vidindaĵo nomata  “Ĉupa-ĉups” – tiel loĝantoj de Ulan-Ude nomas originalan monumenton al Vladimir Lenin ĉe placo Sovetov.

V. Lenin kiel Ĉupa-ĉups

Ĝi estas granita kapo  alta kiel trietaĝa domo sur konvena piedestalo. Pro malfrua tempo jam mankis senco resti en hotelo, kaj mi decidis simple atendi matenon en stacidoma atendejo kaj promeni laŭ la urbo. Tamen, je la 22a-23a horoj vivo en Ulan-Ude malaperas, kafejoj kaj restoracioj estas fermitaj, Interretaj-kafejon estas ne troveblaj, kaj mi decidis atendi ĝis la mateno ĉe la fervoja stacio, je 15 minuta piedirata distanco de la centro de urbo. Des pli la vetero jam sufiĉe malvarmiĝis, kaj promenoj aspektis jam ne tute sekuraj.

Nokto pasis sensente. Duondormante mi aliris bushaltejon, de kiu forveturas aŭtobusoj al Ulan-Bator, kaj… iĝis la unua en vico de miaj kunvojaĝantoj. Nur post 15 minutoj flanke de la domo de  loka administrejo subite aperis 3  personoj kun kelkaj tornistroj. Ili estis tri graciaj junulinoj el Svislando, sed surmetitaj  ege multe vestaiĝojn, envolvitaj en jakojn kaj koltukojnn kun tri tornistroj kaj kelkaj aldonaj sakoj. Unu el ili demandis min, indikante per montrofingro asfalton: “Ulan-Bator? Ulan-Bator? Do you speak English?”. Bonŝance mi iom parolis, kaj ĉi tio furorigis ilin.  Junulinoj rakontis, ke ili traveturis Rusion kaj intencas vojaĝi tra Miongolio, kie por ili jam estas rezervita unusemajna vojaĝo en stepo sur ĉevaloj… Certe ili estis tre kontentaj, ke ili sukcesis trovi la bushaltejon. Kaj jam aperis aliaj pasaĝeroj de aŭtobuso, finfine de nenio aperis ruĝa aŭtobuso, kaj ni hastis tuj deponi niajn tornistrojn en la pakaĵujon. Stiristo kontrolis biletojn, kaj ni forveturis direkte al Kjaĥta, urbeto, kie estas transpasejo de rusia-mongolia landlimo.

La landlimo aperis sufiĉe rapide, post 2,5 hora veturado. Nia aŭtobuso senhalte penetris en apudliman areon por paŝporta kaj doganeja kontrolo. Ni bezonis du horojn  por ambaŭ flankoj de limo, rusia kaj mongolia. Eble, ni sukcesus trariri ĝin pli rapide, sed unu pasaĝero de aŭtobuso ne havis mongolian vizon. Mongolia pasportkontrolo decidis doni vizon tuj surloke, tamen por tio necesis iom da tempo, kio malkontentigis nian stiriston. Lia plano estis rapide veturi al urbo Darĥan, kie li kutime tagmanĝas laŭ interkonsento kun posedanto de loka restoracio. Sed lia plano evidentiĝis neplenumebla, kaj tagmanĝo atendis nin tuj post landlima barilo, en loka kantino de Altanbulag.

Sed antaŭ manĝado nia aŭtobuso estis atakita fare de amaso de monŝanĝistoj. Ili tenis en manoj dikajn staplojn da mono kun portretoj de Ĉingisĥano, fulmrapide kuris laŭ aŭtobuso tien-reen kaj dum momento riĉigis ĉiujn pasaĝerojn per sufiĉa kvanto de tugrikoj, laŭ kurso 1 rublo = 45 tugrikoj, 1 usona dolaro = ĉirkaŭ 1100 tugrikoj. Nun ni plene estis pretaj manĝi. Kaj konatiĝo kun mongola kuirarto estis ege amuza kaj bongusta. Unue, menuo en kantino estis jam en mongola lingvo, kaj ĝian enhavon konprenis ege malmultaj personoj. Unu virino ege miris, kion kelnero alportis laŭ ŝia mendo. Virino petis banŝtaj caj, kaj tio okazis nenio pli ol teo kun ravioloj. Tamen jam post kelkaj  minutoj ĉiuj sciiĝis pri bazaj detaloj de menuo kaj mendis certeme buuz, cujvan, banŝtaj ŝol kaj eĉ ŝpagetti.

Mongolaj kuiraĵoj apenaŭ estis malsimplaj, tamen ili estis bongustaj, kun freŝa viando kaj legomoj, salatoj, lakto kaj nudeloj. Aparta specialaĵo de mongola kurarto estas suutaj caj – kutima nigra teo kun lakto, salo kaj graso. Dum kelkaj miaj kunvojaĝantoj ŝmacis siajn supojn kaj raviolojn en manĝejoj, iliaj pli rapidaj kolegoj jam, postmanĝis pigre en ombro de domo, sidis atendante daŭron de vetrurado aŭ promenis apude. Mi tiutempe vizitis lokan butikon najbare de la manĝejo, kiu tuj surprizis min per botelo de mongola vodko arĥi.

Eĉ ne per vodko, sed ĉefe per ĝia etikedo, kiu aspektis preskaŭ egale al emblemo de rusia televida “La Unua Kanalo.” Intertempe stiristo ankaŭ finis manĝi kaj alvokis ĉiujn en aŭtobuson… Kaj nenion mi povas diri pri jenaj unuaj kilometroj laŭ mongola stepo, oni devas vidi ĝin mem – ĉi tiujn montetojn, flavan herbon, jurtojn, bovajn kaj ŝafajn gregojn kun paŝtistoj sur malaltaj ĉevaloj kaj vastecon sub blua ĉielo…

Apud la vojo mi rimarkis tuj ŝtonarojn franĝitajn per bluaj rubandoj de ŝtofo. Ili staras sur montpasejoj kaj markis ĝin: kutime en stepo la ŝtonaroj estas rimarkindaj de granda distanco kaj servas kiel siaspeca stepa “lumturo”.

Krome ili estas sanktaĵoj, kie ĉiuj preterirantaj vojaĝantoj devus restigi ion: ŝtonon, rubandon, moneron aŭ kelkajn gutojn de lakto aŭ vodko por donaco al loka feo.

Blua koloro, same kiel ruĝa kaj blanka, estas la plej amataj koloroj en Mongolio kaj jam baldaŭ ĝi estas evidenta, sed mi volonte konsilas al ĉiuj sciiĝi pri tio mem.

Vojaĝo al Ulan-Bator (Ulanbatoro) okupis preskaŭ la tutan tagon. Finfine post kelkaj nelongdaŭraj haltoj por promenoj kaj aliaj bezonoj ni atingis mongolan ĉefurbon, proksime al la oka horo vespere, tuj post sunsubiro. Lasinte la aŭtobuson apud hotelo «Bajangol» mi telefonis el proksima kiosko al atendanta min s-ro Batzaya, mongola esperantisto, kun kiu ni konatiĝis per «Pasporta servo». Ĝis kiam li atingis min, ni interparolis kun samveturintaj svislandaj fraŭlinoj. Ili rapidis resti en mendita hotelo kaj poste direkti sin en stepon por semajna vojaĝo sur ĉevaloj. Anticipe mi multe turmentis Google Eart-on kaj mapon de Ulan-bator, do mi jam sufiĉe bone orientiĝis en la urbo,  almenaŭ en ĝia centro, kaj facile klarigis al fraulinoj kiel ili povos atingi la hotelon kun rezervitaj ĉambroj. Estis pli malfacile konvinki ilin, ke neniu manĝos ilin dum 10 minuta piedmarŝo al la hotelo.

Por mi necesos pli da tempo por trafi en tranoktejon – ni veturis per taksio ĉirkaŭ 15 minutojn – s-ro Batzaya loĝis surrande de la urbo apud la Domo de Oficiroj, sudkorea hotelo kaj katolika preĝejo. Kaj estis teo, vespermanĝo, duŝo, parolado kaj… nenio same plaĉas al okuloj dum longa vojaĝo kiel dolĉa dormeto. (daurigota)

p.s. Kutime mongoloj skribas nomon de ĉefurbo de la lando kiel Улаанбаатар – Ulaanbaatar, sed duoblan “a” oni prononcas kiel sola. Sed mi laŭkutime skribas kiel Ulan-Bator, kaj opinias ke ambaŭ variantoj estas egalaj por mi. V.B.